(Rigardu la originalajn bildstriojn de Katie Cook ĉe http://www.gronkcomic.com/)
En tiu ĉi paĝo ni prezentas ĝeneralajn faktojn pri Gronk, sekvita de la ĉefaj temoj. Poste temas pri la ĉefaj aktoroj. Finfine ni prezentas rimarkojn pri la tradukado.
Ekde printempo 2010, la bildstria verkisto kaj ilustristo Katie Cook publikigas siajn bildstriojn ĉe http://www.gronkcomic.com/ en la angla. Ŝi ankaŭ publikigas ĉe la pli generala retpaĝo http://www.katiecandraw.com/ en la angla.
La bildstrioj temas pri la eta monstro Gronk, kiu ne volas terurigi iun. Ŝi (jes, Gronk estas monstrino) foriras de la aliaj monstroj kaj trovas novan hejmon ĉe Dale Wilco. Tie, Gronk ekscias novan, ĝojan vivon.
La humuro de Gronk ĝenerale estas taŭga por infanoj.
En la bildstrioj ni renkontas kvin ĉefajn aktorojn:
Du anonimaj Esperantistoj tradukis la unuajn ĉirkaŭ cent bildstriojn de Gronk, kiujn ni jam publikigis. Sed bedaŭrinde tiuj ĉi du Esperantistoj ne plu trovas tempon por tradukado.
Se vi havas demandojn pri Gronk, aŭ ŝatas traduki pliajn bildstriojn de Gronk, kontaktu nin per gronk@bildetejo.net.