(Rigardu la originalajn bildstriojn de rolfo ĉe http://fsu.ch/frogley/eo/index.html)
En tiu ĉi paĝo ni prezentas ĝeneralajn faktojn pri fropjo kaj ko., sekvita de la ĉefaj temoj. Poste temas pri la ĉefaj aktoroj. Finfine ni klarigas la rilaton inter fropjo kaj ko. kaj bildetejo.net..
De 2003 ĝis 2006 rolfo (el svisio) ekpublikigis la bildstriojn de fropjo kaj ko. ĉe propra retpaĝo en la germana. Li mem tradukis kelkajn bildstriojn de tiu ĉi serio en la anglan kaj ankaŭ en Esperanton.
La bildstrioj de fropjo kaj ko. temas pri la vivo de kelkaj bestoj en lageto. Tiuj ĉi bestoj ne nur povas paroli, sed ankaŭ havas retkonekton. La serio ne prezentas sinsekvajn partojn de unu rakonto, sed ĉiu bildstrio tipe prezentas propran rankonton.
La humuro de fropjo kaj ko. ĝenerale estas taŭga por infanoj.
En la bildstrioj ni renkontas tri ĉefajn aktorojn:
En 2011, ni republikigis ĉiajn bildstriojn de fropjo kaj ko. ĉe bildetejo.net. Se vi konas aŭ trovis pliajn bildstriojn de fropjo kaj ko., sciigu al ni.
Se vi havas demandojn pri fropjo kaj ko., sendu ilin al fropjo@bildetejo.net.