Bildserĉo

Tradukoj de Ed kaj Pris

(Rigardu la originalajn bildstriojn de Eder Benedetti ĉe http://edpris.blogspot.com/)

Pri Ed kaj Pris

En tiu ĉi paĝo ni prezentas ĝeneralajn faktojn pri Ed kaj Pris, sekvita de la ĉefaj temoj. Poste temas pri la ĉefaj aktoroj. Finfine ni klarigas la rilaton inter Ed kaj Pris kaj bildetejo.net..

Ĝeneralaj faktoj

En 2010 la brazila desegnisto Eder Benedetti ekpublikigis bildstriojn de „Ed kaj Pris” ĉe propra blogo en la portugala kaj ankaŭ en Esperanto (tradukita per Eder Benedetti mem). Poste, li aldonis la bildstriojn (nur la Esperantajn variantojn) en albumo en sia ipernity profilo. En tiu ĉi profilo troveblas ankoraŭ pliajn albumojn, kiuj enhavas pliajn Esperantajn bildojn.

Ĉefaj temoj

La ĉefa temo de Ed kaj Pris estas la rilato inter la juna viro Ed kaj la juna virino Pris. Ili enamiĝas kaj ni povas travivi kune kun ili kelkajn epizodojn el ilia vivo. Ekzemple, Ed volus edziĝi Pris sed ne volas serĉi laboron por gajni monon. Plie, per truko Pris povas legi la pensojn de Ed. Kelkaj bildstrioj ankaŭ temas pri futbalo.

La humuro de Ed kaj Pris ĝenerale estas taŭga por infanoj.

Ĉefaj aktoroj

En la bildstrioj ni renkontas du ĉefajn aktorojn:

EdEd
Ed estas juna viro, kiu ne vere povas majstri sian vivon. Sed nun li trovas Pris, kies vivo estas pli normala. Almenaŭ ŝajnas tiel.
PrisPris
Pris estas decidema, rezoluta, juna virino, kiu enamiĝis en Ed. Kvankam ŝi facile ekkoleras, ŝi ankaŭ povas esti karesulineto ... se ŝi ne mankas bombonojn.

Ed kaj Pris ĉe bildetejo.net

De 2011 ĝis 2012, ni republikigis ĉiajn bildstriojn de Ed kaj Pris ĉe bildetejo.net. Se vi konas aŭ trovis pliajn bildstriojn de Ed kaj Pris, sciigu al ni.

Se vi havas demandojn pri Ed kaj Pris, sendu ilin al ed_kaj_pris@bildetejo.net.

[Leĝa respondeco] [Impressum]