Bildserĉo

Gogo la testudo

(Rigardu la originalajn bildstriojn de Martin Weichert ĉe http://gogo-la-testudo.blogspot.com/)

Pri Gogo la testudo

En tiu ĉi paĝo ni prezentas ĝeneralajn faktojn pri Gogo la testudo, sekvita de la ĉefaj temoj. Poste temas pri la ĉefaj aktoroj. Finfine ni klarigas la rilaton inter Gogo la testudo kaj bildetejo.net..

Ĝeneralaj faktoj

En 1987 Martin Weichert kreis la testudon Gogo. Gogo iĝis la maskotbesto de la Germana Esperanto-Junularo (ankaŭ nun, oni ankoraŭ povas vidi Gogo en la retpaĝo de la Germana Esperanto-Junularo) kaj siaj bildstrioj estis publikigitaj en gazetoj de la Germana Esperanto-Junularo.

En 2006 kaj 2007 la aŭtoro mem denove publikigis la bildstriojn en propra blogo.

Ĉefaj temoj

La ĉefa temo de Gogo la testudo estas Esperanto. Temas pri komencantoj, lingvaj problemoj, grupoj, renkontiĝoj; ciufoje kun iom da ironio.

Ĉefaj aktoroj

En la bildstrioj ni renkontas kvar ĉefajn aktorojn:

GogoGogo
Gogo estas trankvila, stoika testudo.
'Viko'Viko
'Viko instruas Esperanton kaj publikigas gazeton en la Esperanta.
Ron KuloRon Kulo
Ron Kulo ronkas kaj ofte trinkas, sed generale estas gajulo.
Suzanjo SenzorgaSuzanjo Senzorga
Suzanjo Senzorga estas tre motivata komencanto.

Gogo la testudo ĉe bildetejo.net

En 2011, ni republikigis ĉiajn bildstriojn de Gogo la testudo ĉe bildetejo.net. Se vi konas aŭ trovis pliajn bildstriojn de Gogo la testudo, sciigu al ni.

Se vi havas demandojn pri Gogo la testudo, sendu ilin al gogo_la_testudo@bildetejo.net.

[Leĝa respondeco] [Impressum]