Bildserĉo

Tradukoj de Baloo

(Rigardu la originalajn humurbildojn de Rex F. May ĉe http://lakarutnablogodebaloo.blogspot.com/)

Pri Baloo

En tiu ĉi paĝo ni prezentas ĝeneralajn faktojn pri Baloo, sekvita de la ĉefaj temoj. Poste temas pri la ĉefaj aktoroj. Finfine ni klarigas la rilaton inter Baloo kaj bildetejo.net..

Ĝeneralaj faktoj

La usona humurbildisto Rex F. May (Baloo) publikigas siajn anglajn humurbildojn en kelkaj ĵurnaloj kaj siaj retpaĝoj. Ekde printempo 2010 li publikigas ankaŭ Esperantajn tradukojn de siajn humurbildojn en sia blogo ĉe http://lakarutnablogodebaloo.blogspot.com/.

Ĉe la Zazzle vendejo de Rex F. May vi povas aĉeti tasojn, to-ĉemizojn, kaj aliajn aĵojn, kiuj montras la Esperantajn humurbildojn de Rex F. May.

La Greetingcarduniverse vendejo de Rex F. May ofertas Esperantajn kartojn.

Ĉefaj temoj

Ĝenerale, la humurbildoj de Baloo ne temas pri speciala temo.

La humuro de Baloo ĝenerale estas taŭga por infanoj.

Ĉefaj aktoroj

Kutime, ĉiuj humurbildoj de Baloo temas pri aliaj personoj. Tial, Baloo ne havas ĉefajn aktorojn.

Baloo ĉe bildetejo.net

De 2011 ĝis 2012, ni republikigis pli malpli ĉiujn (nur malmultaj bildoj ni ne povas republikigi pro ni ne ricevis la permesojn de ĉiuj kunhelpantoj) humurbildojn de Baloo ĉe bildetejo.net.

Se vi havas demandojn pri Baloo, sendu ilin al baloo@bildetejo.net.

[Leĝa respondeco] [Impressum]